Psikologia rezisto estas difinita kiel la individua kapablo taŭge adaptiĝi al streso kaj kontraŭeco. Streso kaj malfeliĉo povas veni en la formo de familiaj problemoj aŭ konfliktoj kun konatoj, sanproblemoj aŭ priokupoj ĉe la laborloko kaj financaj aferoj, inter aliaj.[1][2] Rezisto ne estas rara kapablo; reale ĝi troviĝas en la averaĝa individuo kaj ĝi povas esti lernita kaj disvolvigita de preskaŭ ĉiu ajn. Rezisto estu konsiderata procezo, pli ol havenda trajto.[3]
Estas ofta miskompreno ke la personoj kiuj rezistas ne spertas negativajn emociojn aŭ pensojn kaj montras optimismon en ĉiuj situacioj. Kontraŭe al tiu miskompreno, la realo estas ke rezisto estas montrita ene de individuoj kiuj povas fakte kaj relative facile navigadi sian vojon ĉe krizoj kaj uzas efikajn metodojn pro fronti malfacilajn aferojn.[4][5][6][7] Per aliaj vortoj, personoj kiuj montras reziston estas personoj kun optimisma sinteno kaj pozitivaj emocioj; ili estas pere de praktiko kapablaj fakte ekvilibrigi negativajn emociojn kun pozitivaj.[1]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search